Kuriozaĵoj

Ĉi-semajne nova speco de enhavo estas inaŭgurita en BRAZILA KOLEKTO: Kuriozaĵoj! Temas pri amuzaj informoj pri kelkaj kantoj, ilia historio aŭ kunteksto. Ili estas metitaj sub la muziktekstojn, kaj por trovi la kantojn al kiuj ili estas aldonitaj, iru al la dekstra kolumno de la retejo, sub Serĉu laŭ enhavo, kaj klaku sur Kuriozaĵoj.

Kaj la kantaj novaĵoj ĉi-semajnaj estas elstaraj:

Amanta balbutulo, de la grava komponisto Noel Rosa, prezentas homon kiu pro amĉagreno ne plu sukcesas flue paroli. La traduko estas de Flávio Fonseca.

Mia lumturo estas frevo de aŭtoroj kiuj debutas ĉe niaj paĝoj: Moraes Moreira kaj Fausto Nilo. Vera langrompilo, tradukita de Túlio Flores.

Defia traduko estis Geni' kaj la zepelin', porteatra socikritika kanto de Chico Buarque, laŭ traduko de la genia Leopoldo Knoedt.

Roberto Carlos kaj Erasmo Carlos verkis la nostalgian kanton Gajdimanĉaj rendevuoj, kaj bonege tradukis ĝin Ivo Pinto Magalhães.

Fine, Memoraĵoj de Ipakarai' estas versio de versio. La hispanlingvan originalon verkis Demetrio Ortiz kaj Zulema de Mirkin. Bedaŭrinde, oni ne malkovris la aŭtoron de la portugallingva versio (registrita de Julio Iglesias), nek la esperantiginton.

Bonvolu lasi vian tre gravan komenton, kaj sub la kantoj, kaj ĉi tie.

Kaj baldaŭ aperos la unua muzikvideo produktita de BRAZILA KOLEKTO! Atendu! (Ĉu vi jam kontribuis?)

Amanta balbutulo

(Originala titolo: Gago apaixonado)
Verkis: Noel Rosa
Versio: Flávio Fonseca

Vi-vi-virin’, vi fa-fa-faris min difekta
Mi pro anksio iĝas tre-tre-tre-treega balbutulo
Mi-mi ne eltenas la kru-kru-kru-kruelecon de l’ soleco
Ki-ki-ki-ki-ki-kia malboneco, mi vi-vi-vivas sen stimulo

Kompa-patu al ĉi so-somnambulo
Kiu jam ekestis va-va-ge-gemulo
Nu-nu-nur pro tio, ke mi estas ne perfekta
Vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi-via ko-ko-ko-ko-koro estas afekta

Vi-vi-virin’, vi fa-fa-faris min difekta
Mi pro anksio iĝas tre-treega balbutulo
Mi-mi ne eltenas la kru-kru-kru-kruelecon de l’ soleco
Ki-ki-ki-ki-ki-kia malboneco, mi vi-vi-vivas sen stimulo

Vi la ko-ko-koron al mi donis
Po-po-poste vi mi-mi-min abandonis
Via fa-fa-fa-falseco estas ma-makulo
Vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi fariĝos tu-tu-tu-tu-tuta ĝibulo


Rim: La lasta strofo aludas portugalan proverbon, kiu tekstas jene: "Kiu donas kaj poste reprenas, tiu iĝos ĝibulo".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia lumturo

(Originala titolo: Coisa acesa)
Verkis: Moraes Moreira k Fausto Nilo
Versio: Túlio Flores

Tra tuta ter' vojaĝis mi
kaj ĉie, kie mi troviĝis
vi donis al mi vivon kaj feliĉon.
Vi estas beno de la naturo,
mia lumturo
dum la vojaĝ'.
Ne kredas mi eĉ ke la mondo ploras
se mi memoras
pri via vizaĝ'.

Venu, kara kamarado, kara, kaj ni kune kantu.
Venu, kara kamarado, kara, kaj ni kune kantu nun.
En la ĝojo de la kanto
estas jun'.
Venu, kara kamarado, kara,
venu nun.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Geni' kaj la zepelin'

(Originala titolo: Geni e o zepelim)
Verkis: Chico Buarque
Versio: Leopoldo Knoedt

Al ĉiu negro malbela
De l' kaj' aŭ kvartal' bordela
Ŝi jam la korpon fordonis;
Al blinda, al vagabondo,
Al migranto tra la mondo;
Nenihavanto ŝin konis.
Ŝi sin donis deknabine,
Engaraĝe, enkantine,
En put', arbaro, post ruboj;
La reĝin' de karceruloj,
Frenezulinoj, lepruloj,
De koketodomo buboj.
Iras ŝi kun veterano,
Kiun jam forlasis sano,
Kun vidvino sen futur';
Estas ŝi bonecoputo
Tial ja la urbotuto
Ripetadas ĉiam nur:

— Ĵetu ŝtonon al Geni',
Ĵetu ŝtonon al Geni',
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.

Ĝis venis el for' flosanta
Inter nuboj, plej giganta
Hele brila zepelin';
Sur domoj sin kovre sternis,
Da buŝoj du mil malfermis
El dumilkanona sin';
Dume l' urb' en tim' subita
Sentis sin paralizita,
Preta iĝi tuj ĵelea.
Sed de l' zepelingiganto
Elvenis la komandanto,
Sciigis pri ŝanĝ' idea:
Pro hororo kaj pro turpo
Renkontataj en ĉi urbo
Preferindus nekonserv',
Sed estos evit' de l' dramo,
De tiu belega damo
Noktdeĵor' je lia serv'.

— Tiu dam' estas Geni',
Sed ne eblas ja, Geni'!
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.

Ĝuste ŝi kaj ne alia,
Tiel povra, simple tia,
Por la fremda viro gravis;
L' ulon pompan, tre soldatan,
Tiel povan, tre timatan,
Ŝi per kapto sorĉa ravis.
Sed okazas, ke l' ineto
— jen ŝia, ĝis nun, sekreto —
Ŝi kapricas. Ol kun estro
Tiel brile kuprodora,
Tiel nobla, kuŝ' amora
Preferindas ja kun besto.
Ho herezo! Kia miso!
L' urbo tuta por mankiso
Alpilgrimas en parad'.
Episkopo ruĝokula,
Bankier' kun not' sesnula,
Surgenua magistrat':

— Kun li iru do, Geni',
Kun li iru do, Geni',
Vi kapablas savi nin,
Elaĉeti povas nin,
Donas ja al kiu ajn,
Benita Geni'.

Petoj pluvis tiel multaj,
Tiel koraj kaj singultaj,
Ke cedis la naŭzrezisto.
En ĉi nokto de hororo,
Ŝi sin donis al amoro,
Kvazaŭ al ekzekutisto.
Li tutan nokton plezuris,
Sin surŝmiris kaj malpuris,
Ĝis li fariĝis kontenta.
Sed apenaŭ ekmatenis,
Malvarma nubo lin prenis
Per la zepelin' argenta.
Ŝi suspiris nun kun danko,
Ĝoje turnis sin al flanko,
Kun ridet', spit' al enu'.
Sed kiam nun ekaŭroris,
L' urbo tute kante ĥoris,
Ŝin ne lasis dormi plu:

— Ĵetu ŝtonon al Geni',
Ĵetu fekon al Geni',
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis parto de la muzikalo Ópera do Malandro (t.e. Opero de l' Fripono), de la sama aŭtoro, lanĉita en 1978. Kelkaj fontoj indikas, ke la rolulo Geni eble estis inspirita en tiu samnoma de la teatraĵo Toda Nudez Será Castigada (t.e. Ĉiu Nudeco Estos Punita), de Nelson Rodrigues, lanĉita en 1965. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Gajdimanĉaj rendevuoj

(Originala titolo: Jovens tardes de domingo)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Versio: Ivo Pinto Magalhães

Mi saŭdadas pri l’ pasint’ en dolĉa rememor’,
Feliĉajn spurojn en la tempo portas mia kor’,

Gajdimanĉaj rendevuoj,
Ĉe l’ krepusk’ vespera,
Belaj tagoj, ĝojo vera.

Teneris simplaj poezioj de kanzon’ pri am’,
Amikaj festoj en etos’ de bunta juna flam’.

Gajdimanĉaj rendevuoj,
Ĉe l’ krepusk’ vespera,
Belaj tagoj, ĝojo vera.

Dolĉe, la dimanĉojn, nun pense revenas mi
Al tiuj festoj de gitaro, sonĝo, emoci’.
La feliĉaj rememoroj iĝas por mi saŭdadangoroj.
Belaj tagoj, ĝojo vera.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Memoraĵoj de Ipakarai'

(Originala titolo: Lembranças de Ypacaraí)
Verkis: Demetrio Ortiz k Zulema de Mirkin
Portugallingva versio: nekonata (el Recuerdos de Ypacaraí)
Esperanta versio el la portugala: nekonata

En la bela nokto ni renkontiĝis
ĉe la blua lag' Ipakarai'...
Vi malĝoje kantis sur la vojeto,
belan melodion de l' gvarani'...

Kaj la malĝojeco de via kanto
igis min denove memori vin...
En la ĉarma nokto de plena luno,
viaj blankaj manoj karesis min
kun amantaj kisoj mi lasis vin...

Kie nun vi estas, ho amatin'?
Via kanto nun, mi ne aŭdas ĝin!
Kie nun vi estas, mi amas vin,
kur kor-pasi'...

Pri via memoro, mi restas ĉiam
kun mia dolor' kaj seniluzi'
Gardu, en via koro, mian memoron,
Ne forgesu min!...


Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sambo!

Sendube unu el la plej famaj muzikstiloj de Brazilo estas la sambo. Sinkopa ritmo, bunta perkutilaro, danciga etoso...

Ĉi-semajne kvin novaj sambaj tradukoj alvenas al BRAZILA KOLEKTO. Ili estas:

La sambo de mia lando, de la baiano Dorival Caymmi, laŭ traduko de Ivo Pinto Magalhães.

Dek unua trajno, de la san-paŭla Adoniran Barbosa, tradukita de Vitor Mendes.

Kaŝita gitaro, de la karioka Paulinho da Viola, laŭ traduko de Flávio Fonseca.

Ivone Lara kaj Délcio Carvalho, ankaŭ el Rio-de-Ĵanejro, verkis Sonĝo mia, sed la esperantigo estas de nekonata tradukinto.

Kaj ankaŭ de Délcio Carvalho, ĉi-foje kunverkita kun Adeilton Alves, estas Perditaj esperoj, laŭ traduko de Sylla Chaves.