Prezento:
BRAZILA KOLEKTO enhavas buntan kolekton da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu.
Ĉiuj muziktekstoj estas reviziitaj (laŭ ĝusteco kaj komprenebleco), kaj ĉiuj tradukoj konservas la originalan metrikon, do estas kanteblaj.
Dekoj da tradukintoj kunlaboras, inter ili bonaj poetoj kaj verkistoj, brazilaj aŭ ne.
Specialaj kategorioj igas eĉ pli interesa la kolekton, kiel
Originalaj titoloj (indekso de publikigitaj kaj publikigotaj kantoj),
Multoblaĵo (pli ol unu versio de la sama originalo),
Traduko de traduko (esperantigo el alilingva ekzistanta traduko) ktp.
Bonvolu lasi komentojn kaj sekvi la retejon!
Ĉu vi volas kontakti min, por sendi viajn verkojn, tradukojn, sugestojn, demandojn, ktp? Skribu al
brazilakolekto@gmail.com .
BRAZILA KOLEKTO produktas nuntempe originalajn muzikvideojn de la esperantaj kantoj. Tial se vi volas kunlabori per donacoj, vidu
ĉi tie kiel fari tion: Kontribuoj.
Primo, donde andas
ResponderExcluir