Ĉu via dubo ne troveblas en ĉi tiu paĝo? Demandu al brazilakolekto@gmail.com.
- Kio estas BRAZILA KOLEKTO?
- Kiuj estas la celoj de BRAZILA KOLEKTO?
- Mi ne konas la kanton; kiel mi aŭdu ĝin?
- Kiuj estas la aŭtoroj de la originalaj kantoj?
- Kiuj estas la tradukintoj?
- Kion signifas "A" kaj "T" post kelkaj nomoj?
- Kial en la akordodosieroj estas uzata la x-sistemo?
- Kiel oni povas kandidatiĝi por fariĝi tradukinto de BRAZILA KOLEKTO?
- Kiel mi sciu, ĉu la kanto kiun mi emas traduki jam estas tradukita?
- Kiuj estas la kriterioj por reviziado de la kantoj?
- Kio estas Multoblaĵoj?
- Kio estas Traduko de traduko?
- Kiu estas la diferenco inter Traduko, Versio kaj Parodio?
- Kiel BRAZILA KOLEKTO traktas la aŭtorrajtojn?
- Kiel mi povas kontribui al BRAZILA KOLEKTO?
Kio estas BRAZILA KOLEKTO?
BRAZILA KOLEKTO estas kolekto da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj.Al la paĝosupro
Kiuj estas la celoj de BRAZILA KOLEKTO?
Tion respondas nia devizo: Disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj disvastigi brazilan muzikon per Esperanto.Al la paĝosupro
Mi ne konas la kanton; kiel mi aŭdu ĝin?
Al kelkaj estas aldonitaj Partituroj. Kaj al kelkaj aliaj estas aldonitaj Muzikvideoj. Laŭeble la kvanto de videoj kaj partituroj estos pligrandigita.En ĉiu okazo, la muziktekstoj estas ĝuindaj ankaŭ kiel poezio kaj/aŭ studobjektoj.
Al la paĝosupro
Kiuj estas la aŭtoroj de la originalaj kantoj?
En la paĝo Biografioj troviĝas biografietoj de ĉiuj brazilaj verkistoj, kaj de la melodioj kaj de la muziktekstoj. Ili estas ordigitaj laŭ alfabeta ordo.Al la paĝosupro
Kiuj estas la tradukintoj?
En la paĝo Biografioj troviĝas biografietoj de ĉiuj tradukintoj jam publikigitaj en BRAZILA KOLEKTO. Ili estas ordigitaj laŭ alfabeta ordo.Al la paĝosupro
Kion signifas "A" kaj "T" post kelkaj nomoj?
Kelkaj artistoj estas kaj aŭtoroj kaj tradukintoj. Tiuj literoj diferencigas la ligilojn. Tiel, se vi klakas sur nomoj kun "A" post ili, vi aliros iliajn komponaĵojn; kaj se vi klakas sur nomoj kun "T" post ili, vi aliros la kantojn tradukitajn de ili.Al la paĝosupro
Kial en la akordodosieroj estas uzata la x-sistemo?
Ĉar ĉiu akordodosiero enhavas la desegnojn de la akordoj, tio estas, la reprezenton de la fingroj sur la gitarkolo. Kaj laŭ nia esploro la plej bona softvaro por tion fari estas Decifra, tamen ĝi ne akceptas la ĉapelitajn literojn (t.e. Unicode-sistemon). Se vi konas iun softvaron kiu tion faras, informu nin!Al la paĝosupro
Kiel oni povas kandidatiĝi por fariĝi tradukinto de BRAZILA KOLEKTO?
Sendube vi estas ege bonvena! Iu ajn homo rajtas sendi siajn kontribuojn. La solaj kondiĉoj estas, ke la kanto estu brazila, aŭ vi estu brazila. Sendu la tradukon al brazilakolekto@gmail.com.Al la paĝosupro
Kiel mi sciu, ĉu la kanto kiun mi emas traduki jam estas tradukita?
Iru unue al Originalaj titoloj kaj kontrolu en la listo. Tie troveblas publikigitaj kaj publikigotaj kantoj. Tamen, se vi havas malsaman ideon pri iu kanto, kaj deziras fari novan tradukon, faru! Tiaj tradukoj estas markitaj kiel Multoblaĵoj, kaj utilas por lingvaj kaj tradukartaj studoj.Al la paĝosupro
Kiuj estas la kriterioj por reviziado de la kantoj?
Legu detale pri tio en la paĝo Konsiloj.Al la paĝosupro
Kio estas Multoblaĵoj?
Se iu kanto havas du aŭ pli da tradukoj, tiujn oni nomas Multoblaĵoj. Sub ties muziktekstoj troviĝas ligiloj al la aliaj alternativoj (sub Vidu alian tradukon).Al la paĝosupro
Kio estas Traduko de traduko?
Ekzistas du eblecoj:Se iu kanto originale verkita en la portugala estas tradukita al alia lingvo, kaj de tiu alia tradukita al Esperanto (ekzemplo);
aŭ
Se iu kanto originale verkita en alia lingvo estas tradukita al la portugala, tiel famiĝas en Brazilo, kaj de la portugala estas tradukita al Esperanto (ekzemplo).
Al la paĝosupro
Kiu estas la diferenco inter Traduko, Versio kaj Parodio?
Kvankam ekzistas kelkaj malsamaj interpretadoj, BRAZILA KOLEKTO adoptas la jenajn difinojn: tradukaĵoj estas tiuj kantoj kies tekstoj en Esperanto spegulas kiel eble plej fidele la originalon (kvankam fojfoje ŝanĝante vortordon aŭ terminon, pro prozodiaj kaj rimaj kialoj). La versioj estas tiuj kantoj kiuj ricevis tute novan tekston, pli libere, ne nepre ligitan al la originala temo. Kaj parodioj estas tiuj versioj kun ŝerca, moka, ridiga intenco.Al la paĝosupro
Kiel BRAZILA KOLEKTO traktas la aŭtorrajtojn?
La muziktekstojn kaj la akordojn oni rajtas publikigi. Tamen, oni rajtas publikigi Partiturojn kaj Videojn nur de kantoj a) rajtigitaj de la aŭtoro(j), kontraŭ pago aŭ ne; b) verkitaj de aŭtoro(j) forpasintaj antaŭ minimume 70 jaroj; c) tradiciaj, t.e., senaŭtoraj.Tamen, laŭ interkonsento ekzistanta inter YouTube kaj ECAD (brazila oficiala aŭtorrajta institucio), se iu jutuba kanalo havas pli ol 1.000 aliĝintojn kaj ties videaro estis spektita je sume 4.000 horoj en la lastaj 12 monatoj, YouTube mem pagos la aŭtorrajtojn al ECAD. Tial, bonvolu aliĝi al jutuba kanalo de BRAZILA KOLEKTO kaj spekti plurfoje niajn videajn produktaĵojn!
Al la paĝosupro
Kiel mi povas kontribui al BRAZILA KOLEKTO?
Se vi emas traduki, traduku! Se vi emas verki, verku! Kaj sendu viajn kontribuaĵojn al ni.Krome, vi povas mondonaci al BRAZILA KOLEKTO, por ke ni interalie produktu muzikvideojn. Vidu detalojn ĉe la paĝo Kontribuoj.
Al la paĝosupro
Ĉu estas minimuma kontribuo al BK aŭ ĉu la contribuo estas laŭvole?
ResponderExcluirCarlos Maria
Saluton, kara amiko!
ExcluirLa kontribuo al BK estas tute laŭ via volo!
Antaŭdankon!