Bertilo Wennergren

Sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015.

Li respondecas pri la vortaro Roko kaj Popo - Popularmuzika Terminaro en Esperanto, kaj estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj La Landoj kaj Lingvoj de la Mondo. Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!