Konsiloj

Se vi deziras ektraduki kantojn aŭ perfektigi vian arton, aŭ eĉ se vi volas verki originalajn kantojn, jen ĉi tie kelkaj bazaj konsiloj pri simplaj reguloj kiuj helpos vin pretigi altkvalitan materialon por BRAZILA KOLEKTO.

La ĉefaj priatentendaj reguloj estas:

- La esperanta verso devas havi la saman nombron da silaboj kiel la originalo. Tamen zorgu, ke foje en la portugala lingvo oni kunmetas du (aŭ eĉ pli) silabojn en ununuran muziknoton, kaj en Esperanto tio ne estas permesata. Se tio okazas en la originalo, kalkulu tiujn silabojn kvazaŭ ili estus unu (alivorte, kalkulu la kvanton da muziknotoj).
Ekzemple: "Eu sei que vou te amar" enhavas ses muzikajn silabojn, nome "Eu / sei / que / vou / te_a / mar" (la tekstaj silaboj "te" kaj "a" fariĝas nur unu muzika silabo).
Memoru, ke en Esperanto ĉiu silabo ĉiam korespondas al nur unu vokalo. Do, "kiu" havas du silabojn (ne prononcigu "kju"), "eĉ" havas unu silabon (ne prononcigu "eĉi"), "stelo" havas du silabojn (ne prononcigu "istelo") ktp.

- Loku la fortajn silabojn sur la samaj muziknotoj kiel en la originalo.
Ekzemple, en "Eu sei que vou te amar" la fortaj silaboj lokiĝas sur la dua kaj la sesa silaboj, tiel: "Eu / SEI / que / vou / te_a / MAR". Do, en Esperanto la fortaj silaboj ankaŭ devas lokiĝi sur la dua kaj la sesa. Vidu "Vin Amas mia KOR'" kaj "Mi Amos ĉiam VIN".

Atentu, tiuj du reguloj estas tre gravaj. Se ili ne estas obeataj, la kantata verko riskas ne esti komprenata.

- Ĉu vi volas beligi ankoraŭ pli viajn tradukojn? Atentu ankaŭ la eblecon konservi en la sama loko la samajn vokalojn de la originalo. Ne ĉiam tio eblas, sed la efekto estas tre alloga.
Ekzemple: la portugallingva verso "Alguém canTANdo LONGE daQUI" fariĝas "Jen iu KANtas FORE de ĈI".

Se vi volas profundiĝi en studado de la temo, BRAZILA KOLEKTO sugestas la jenajn bonegajn tekstojn, en kiuj vi trovos dekojn da utilaj konsiloj:

De Roel Haveman:
Konsiloj pri tradukado de kantoj

De Roger Bernard:
Pri la tradukado de nacilingvaj kantoj

De Pier Luigi Cinquantini:
Konsiloj pri kantotradukado por italoj
(por italoj, sed sufiĉe ekvivalentaj al la konsiloj por portugallingvanoj)

Kaj la libroj:
Esprimo de Sentoj en Esperanto - Edmond Privat
Lingvo Stilo Formo - Kálmán Kalocsay
Parnasa Gvidlibro - Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard.

12 comentários:

  1. Tre bonvenaj rekomendoj kaj indikoj. Dankon kaj pluan sukceson!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, kara, pro via komento kaj pro viaj tre valoraj kontribuoj!

      Excluir
  2. Respostas
    1. Ne dankinde, kara amiko! Mi esperas, ke tio stimulos vin al tradukado!

      Excluir
  3. Bonege! Dankon.
    Kompreneble mi profitis el tiuj konsiloj por fari tiun prezentaĵon, portugale.
    https://docs.google.com/presentation/d/e/2PACX-1vQQ5XcOO2suKExF3qUxHH30C6_pZEEGN939rO8MlPdY5EEscK78UXGXg7N_ziifu0Rzk4IcKDbwbMVZ/pub?start=false&loop=false&delayms=3000

    Certe mi ŝatus kritikojn, korektojn kaj sugestojn.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bonege, kara amiko! Grava kontribuo por la esperanta poezi- kaj muzikfarado.

      Excluir
  4. Gratulojn! Sekvenda blogo. Mi disvastigis al miaj gelernantoj en UFC - Universitato Federacia de Ceará.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, Adelson!
      Bonvolu disvastigi al ili ankaŭ nian jutuban kanalon:
      www.youtube.com/brazilakolekto

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!