Francis Soghomonian

Francis Soghomonian (naskiĝinta en 1962) estas armendevena esperantisto kaj kantisto. Li naskiĝis kaj daŭre loĝas en Parizo.

Esperanton li eklernis okaze de ĝia centjariĝo en 1987. Li famiĝis en la Esperantomovado, ĉar Duolingo dungis lin por la registrado en profesia studio de la sondosieroj de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj.

Francis estas duonprofesia kantisto. Li verkas kantojn en Esperanto kaj la franca, kiujn li mem kantas aŭ proponas al profesiaj artistoj. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!