Jorge Ben Jor

Jorge Duílio Lima Meneses (Rio-de-Ĵanejro, 22ª de marto 1945), konata kiel Jorge Ben kaj Jorge Ben Jor, estas brazila gitaristo, tamburinisto, perkutilisto, kantisto kaj komponisto.

Lia tipa stilo posedas diversajn elementojn, inter ili: roko, sambo, roksambo, bosanovo, ĵazo, marakatuo, funko, skao kaj eĉ hiphopo. Lia verkaro havas unikan gravecon por brazila muziko, pro inkludo de novaj elementoj en la svingo kaj en la gitara ludmaniero. Krome, li alportis arab- kaj afrikdevenajn influojn, el sia patrino, naskiĝinta en Etiopio.

Sennombraj artistoj de la nova brazila generacio reregistris liajn komponaĵojn, kiel Mundo Livre S/A, Os Paralamas do Sucesso, Racionais MC's kaj Belô Velloso, inter aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!