(Originala titolo: Anunciação)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Vitor Mendes
Nebul-pasioj kiuj venas el interne
jen portas vin al mia korto por ludad'
vi surĉevale, brusto-nude, haroj-vente
Kaj niaj vestoj sub la sun' en blankiĝad'
Jen ven', jen ven,
Jen veno via, signas ja
Jen ven', jen ven,
Jen veno via, signas ja
Anĝelo voĉe flustris al mi en orelon
Mi ja ne dubas, kial dubi? signas ja
Ke venos vi en iu dimanĉa mateno
Per sonoril' de preĝej' mi anoncas ja...
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Anunciacio
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!