Babelturo

Verkis Flávio Fonseca

Literaturo
Ne estas nur
Litera turo

Babili babele...

Kvazaŭ babela turego
Kie neniu komprenas
Eĉ sian propran parolon
Ĉar la konfuzo festenas
Plene
Ĉies mensoj verŝajnas venene diri:

— “Je suis fou, savant.
— Ich möchte dahin fahren.
— Hei!, How do you do, OK?
— Sento il carnevale entrare.
— Deite aqui nesse divã.
— Iti, ni, san, shi, go, roku.
— Et cœtera, Agnus Dei.
— Gracias, que te hablo un poco.”

Haleja!
Helpu nin
Ĉar la amo nun estas for.
Kisu nin
Per la suna kor’
Kaj faru el ni
Ilojn de via paco
Kiu ajn estas vi...


Rim:
- 1ª premio en Belarta Konkurso: UEA, 1993.
- Registrita en la albumo Vinilkosmo-Kompil’ - Vol. 1: Vinilkosmo, 1995 (aĉetu ĝin ĉi tie).
- Registrita en la albumo A Força que Ecoa em Todo Canto: memeldona, 1996.

KURIOZAĴO:
En 1985 amikino de la aŭtoro laboris ĉe brazila televidstacio Globo, en departamento pri produktado de porinfanaj programoj.
Unu el la tiamaj projektoj temis pri interesa fikcio, en kiu aliplanedanoj alvenis al Tero vojaĝinte en kometo Halejo. Ilia celo: helpi la homaron paciĝi. Kaj inter la kuriozaj detaloj de la tramo, unu atentigis ŝin: ili parolis Esperanton!
Tuj ŝi kontaktis Flávio-n, kaj mendis komponaĵon en la internacia lingvo por la programo.
Bedaŭrinde, post la preta laboro, la estraro de Globo postulis ŝanĝon de kelkaj trameroj - kaj, inter ili, Esperanto forfalis.
Feliĉe, tio ne baris la fruktodonan vivon de la kanzono, plurfoje registrita en albumoj kaj prezentita en koncertoj.
Ha, la fina versio de la programo estis elsendita kun la nomo A Era dos Halley (t.e. La Erao de la Halejanoj), kaj portugallingva komponaĵo pri la babela turo estis verkita de la tiam komencanto Cazuza kaj grupo Barão Vermelho. Albumo estis lanĉita kun la muzikaĵaro de la programo, kvankam nuntempe estas malfacile trovi ĝin.


Voĉo, gitaro k kromvoĉo,
produktado, muzikaranĝo k direktado: Flávio Fonseca Eduardo Braga - kromvoĉo
Eduardo Mello - trombono
Erivelton Silva - drumo
Flávio Fonseca - gitaro, voĉo k kromvoĉo
Luanda Cozetti - kromvoĉo
Marcelo Lafetá - elektra gitaro k kromvoĉo
Moisés Alves (Paraybach) - trumpeto
Renio Quintas - piano
Samuka - basgitaro
Vilma Monteiro - kromvoĉo
Studio: Zen Studio (Braziljo)
Registrado k miksado: Andy Costa


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!