Vojaĝo

(Originala titolo: Viagem)
Verkis: João de Aquino k Paulo César Pinheiro
Traduko: Wel

Ho tristeco min indulgu,
mi ĵus adiaŭas,
renkonte jam venis al mi poezio,
sur ĉi matenruĝo ekas la vojaĝ'.

Jam ni iras dece rajde
sur leĝera vento dolĉe susuranta,
kiu por ni venis
post longa promeno disde vasta mar'.

Tuj ni estos ĉe la stelo kiu ekmatene
ankoraŭ sin montras sed kiu decidis
por ni du kaŝiĝi
kvazaŭ bub' en lud'.

Sur ĉi tiu klara nubo,
poezio mia, faru etan halton,
kanzon' ĉu ne decas,
ĝia melodio disu tra l' aer'.

Vidu, ekaperas birdoj
blankaj, poezio, ili nian valson
dancas tra ĉielo
kiun jam ornamis tutan sunradi'.

Ho poezio min helpu,
mi volas rikolti rozojn, aspleniojn,
daliojn, liliojn
ĉe l' verda kamparo, ĉi ĉielĝarden'.

Sed vi restu en trankvilo, mia poezio,
ĉar nin gvidos reen lumradia stelo
kiam ĵus la teron adiaŭas lun'.

Aŭ nu eble, kiu scias,
ni nur reen venos sur ĉeval' brunruĝa,
la alzano nokta,
kies nom', divenu, estas lunradi'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Vojaĝo
Vojaĝo

3 comentários:

  1. Tuŝis min vere legi tiun brilan tradukon de la sama kanzono faritan de Ivo Pinto Magalhães. Tute ne gravas ke lin mi ne konis persone, lia bonfara spirito facile palpelas en ĉiu vorto, verso kaj strofo!!! Karan memoron li ja lasis vivantan tie!!! Dankon Brazila Kolekto pro la ŝanco legi tion ĉi tie! ( Laŭ mi ie legis, li forpasis en la jaro 2009 ) Wel.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, kara Wel. Kvankam mi ankaŭ ne konis lin persone, Ivo Pinto Magalhães montris sian koron kaj animon pere de la verkoj.

      Excluir
  2. palpelas (mistajpo por palpeblas) Wel.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!