Vojaĝo

(Originala titolo: Viagem)
Verkis: João de Aquino k Paulo César Pinheiro
Versio: Ivo Pinto Magalhães

Ho, malĝojo, min pardonu, jam la sun’ aŭroris.
Venis min viziti mia poezio
Por min korinviti al forvojaĝad’.
Iru ni kunvojaĝante en la milda sino
De l’ freŝa venteto, kiu venas lante
Antaŭ longa tempo el la fora mar’.

Iru ni ĉi-sunleviĝe al aŭrora stelo,
Kiu ŝajne solas vagante sen celo,
Sed infanpetolas kaŝludante ja.
Side en la nubo klara, faru vi kanzonon,
Poezio kara, kune ni dissendu,
Dolĉajn melodiojn meze de l’ stelar.

Kiom da birdetoj blankaj, vidu poezio,
Dancas nian valson en ĉielo blua
De l’ tago brodita per la sunradi’.
Ho, min helpu poezio, mi rikoltos florojn,
Adiantojn belajn, en la verdaj kampoj,
De vi alnomataj la Ĝarden’ de Di’.

Sed, ni promenadu pace, mia poezio,
Ĉe klarego luna, en la gvida stelo,
Dum la nokto-sino revenados ni,
Aŭ laŭeble kunrajdante sur ĉeval’ alzana,
Nokte galopanta, nomata Lumego,
Lumego venanta el la lunradi’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Vojaĝo

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!