(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Vitor Mendes
Ĉe rigard' al arda grund'
Kvazaŭ sankt-Johan-ŝtipar'
Demandis mi al Dia patro aj...
Kial ĉi tre granda mokŝercad'
Pro la arda grundo jen
Sen plantejo kamparan'
Pro akvo-manko mortis brutaro
Kaj pro soifo mortis alzan'
Kaj eĉ la blanka flugil'
El enlando flugis for
Do diris mi ĝis, ĝis Rozinjo
Restu kun vi la mia kor'
Malproksimas multajn leŭgojn
Mi en ĉi trista solec'
Sed mi revenos post kiam pluvos
Al la enlando, kia belec'
Kiam l' okulpara verdo
Via estos sur plantej'
Al vi asertas, mi, koramikin'
Mian revenon al mia ej'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu aliajn tradukojn:
Flugil' blanka
Flugil' blanka
Flugilo blanka
Kampar' en braĝo
Kolombetoj
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!