Vitor Mendes

Vitor Augusto Pessanha Mendes estas muzikterapiisto, naskiĝinta en 1968, loĝas en la urbo Nova Iguaçu, kaj laboras en CAPS (Psikosociaj centroj por zorgo de mensmalsanuloj).

Li estas esperantisto ekde kiam estis 14-jaraĝa. Li agas en la Movado farante muzikversiojn, instruante Esperanton en Whatsapp-grupoj kaj en la kulturdomo de Nova Iguaçu.

Vitor ankaŭ agas kvazaŭ reprezentanto de NR Frateco sen Limo (Fraternidade sem Fronteiras), per Facebook-paĝo. En 2018 li intervenis por la partopreno de la NR en la 53ª Brazila Kongreso de Esperanto, kiam okazis prelego de la prezidanto kaj budo kun ĉemizoj de la NR en Esperanto. Kaj ekde 2021 ligante la NR-on al esperantistoj, ĉefe el Afriko, kiuj laboras por Esperanto kaj helpas al rifuĝintoj.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!