Ana Paula Pose

Ana Paula Pose estas brazila publika oficistino, diplomiĝinta pri Matematiko.

Ŝi ekkonis Esperanton pere de libroj de Yvonne Pereira kaj estis allogita de ĝia idealo pri unuiĝo kaj interpopola frateco. Ekde 2020 ŝi studas la lingvon kun Said Pontes de Albuquerque.

Ŝi ankaŭ studas gitaron kaj ŝatas kanti. Laŭ ŝia opinio, la lernado pere de muziko estas signifoplena kaj plezuriga. Krom tio, muziko estas bona disvastigilo de la internacia lingvo.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de ŝi.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!