Ĉu respondu rozoj

(Originala titolo: As rosas não falam)
Verkis: Cartola
Versio: Wel

Lasta esper'
Floras dum varme batas la kor'
Jam somer' ekadiaŭas for
Ĉe mi

Al la ĝarden'
Mi revenas konscie ke plor'
Ne sin tenos en mi antaŭ flor'
Sen vi

Plendon al rozoj
Ĉu mi ne faras
Ĉu respondu rozoj
Ili, nur, al tristaj supozoj
Donas freŝan aromon de vi, oj

Revenu tuj
Ne plu miaj okuloj senvivu
Ni ne lasu ke sonĝoj fiktivu
Por ni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La rozoj silentas

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!