Perdita tempo

(Originala titolo: Tempo perdido)
Verkis: Renato Russo
Traduko: Vitor Mendes

En ĉiuj tagoj ĉe l' vekiĝo
Ne estas al mi la pasinta temp'
Sed multa tempo estas
Havas mi ĉiun tempon de l' mondo
En ĉiuj tagoj antaŭ dorm' alven'
Iĝas for pri l' tago memoraĵoj
Ĉiam antaŭen
Ne estas perdinda temp'
Nia sanktita ŝvito
Estas pli bela ol ĉi sangamaro serioza
Sovaĝa, sovaĝa, sovaĝa
Jen la sun' en ĉi mateno cindra
Tempesto venas kaj ŝajnas la okulpar' via
Pro bruno
Do ĉirkaŭbraku min
Tre forte kaj rediru
"Ni distancas tre fore je ĉio"
Estas al ni propra tempo
Estas al ni propra tempo
Estas al ni propra tempo
Ne timas mi pro mallumo
Sed lasu ŝaltata la lumon,
Vi nun
Kio estis kaŝita estas la kaŝitaĵo
Kion oni promesis nenies promes'
Kaj ne tempo perdiĝis
Estas ni junaj
Tre junaj, tre junaj



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kiam mi ion perdas, mi petas S-tan Antonĉjon, ke li helpu al mi tion trovi; kaj tiu peto ĉiam helpas. Tamen, mi timas, ke pri perdita tempo eĉ li ne sukcesus... Bedaŭrinde.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!