El l' am-kaliko

(Originala titolo: Algo contigo)
Verkis: Chico Novarro
Traduko: Vitor Mendes

Ĉu vi vidas la deziron
Mian trinki kun vi el la am-kaliko?
Ĉu vi vidas kiom kostas al mi peno
Ke mi estu nur amiko?

Via buŝo se ĉe mia jen ĝi estas,
Do mi ruĝas kaj dezir-frenez' tempestas
Mi kontrolas en serĉad' sen fin'
Pri kiu vin kisas, ŝirmas vin

Ĉu vi vidas la deziron...

Mi ne povas daŭri vin gvatanta
Tutan tagon esti mi vin atendanta
Mi ne havas plu ekskuzon ian
Por pasi ĉe vi.

Jen al mi malmultaj vojoj restas
Eble tio frenezaĵ' laŭ vi ja estas
Mi ne mortu antaŭ ol trinki kun vi
El l' am-kaliko

El am-kaliko
El am-kaliko


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. En nia frateca lando Ĉeĥio estis siatempe la kanto, kiu komenciĝis jene: "Amikeco - foje tio estas pli ol amo; estas tio kredo, ke la mano firme tenas alian manplaton..." Tamen, rilate al virino pli valoras la amo :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!