Ĝis revido

(Originala titolo: Até logo)
Tradicia (Gaŭĉa folkloro)
Traduko: Ivo Sanguinetti

Ĝis la revido, mi foriras
Mi foriras al kamparo
Por manĝi bonan ĉuraskon
Kanti per mia gitaro

Ĝis la revido, mi foriras
Mi foriras mian landon
Por trinki la ĉimaronon
Kaj manĝi bovan viandon

Ĝis la revido, mi foriras
Mi plenumos mian taskon
Post de mia reveno
Mi manĝos bovan ĉuraskon

Ĝis la revido, mi foriras
Mi foriras, karulin'
Kaj eterne en mia koro
Vivos vi, ho gaŭĉin'


Rim: Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. O-o... multaj landdevenaj vortoj por mi, eŭropanino... eĉ PIV ne konas ilin! Sed la kanto belas. Ĉiam la popoldevenaj kantoj estas simplaj, sed enhavplenaj!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!