Lanta marŝo de l' gujavaĵo

(Originala titolo: O rancho da goiabada)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca

La fridmanĝuloj,
Kiam drinkas
Kaj dum momento forigas tristecon,
Revas pri steko rostita
Kun terpom-fritoj
Kaj desertpeco
El gujavaĵo kun krust'
Kaj fromaĝmiso,
Poste la kaf', cigaro kaj kiso
De iu brunino
Nomata Leonor' aŭ Dagimar'.

La am', radi-aparato, la lada fornelo,
Marmit' kaj dimanĉe brandar'
Ĉe drinkejo plenplena de homoj
Dirantaj mensogojn
Pro ia solidar', aj,

Umbandopastroj, formigrantoj kaj dancistoj,
La geplagitoj, eksteruloj kaj vendistoj,
Pajacoj kaj marsanoj, kanibaloj kaj friponoj
Dancantaj, dormantaj malfermaj okuloj
Je ombro de alegorio
De l' balzamitaj faraonoj.


Rim:
- Fridmanĝuloj = estas tiel alnomataj la laboristoj kiuj manĝas malvarman manĝon portitan el sia hejmo.
- Leonoro kaj Dagimaro = virinaj nomoj.
- Umbando = brazilia religio kiu kombinas elementojn de kristana spiritismo kaj afrikdevenaj kultoj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!