Ivo Sanguinetti

Brazila esperantisto, naskiĝis en la urbo Porto Alegre, ŝtato Rio Grande do Sul (1924 - 2012). Emerita arkitekto kaj ĵurnalisto.

Esperantisto ekde 1947, li estis fakdelegito de UEA pri turismo, vicprezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto, prezidanto de Esperanta Societo de Porto Alegre dum du periodoj, prezidanto kaj fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio de 1982 ĝis 1986 kaj de 1989 ĝis 2001.

Aŭtoro de la libroj Antono Ĉimango (versoj), Gaŭĉa Rakontaro (rakontoj), Gaŭĉa Vortaro kaj Vojaĝante per 8 Lingvoj. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!