La ebriulo kaj la ŝnurdancistino

(Originala titolo: O bêbado e a equilibrista)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' falo de l' tago kvazaŭ viadukto
funebrevesta ebriulo, ŝajnigis Karliton
la luno, kvazaŭ mastrino de bordel'
Al ĉiu stelo lue petis
Iom da ĝia hel'
Kaj nuboj en la ĉiela inksorbilo
Sorbis makulojn torturitajn, ja sufoko
moko, jen ebriulo en ĉi loko
malrespekteme foje mil, al nokto de Brazil'
Ho Brazil'

Sopira pri l' kara frato de Henfil
pri ĉiu eligita fil' en vosto de raketo
ploras, ĉi patruj' riĉa je ĝentil'
ploras Mariaj kaj Klarisaj, en nokto de Brazil'
Mi scias, ke tiu ĉi akra dolor'
utila estos iam for, la espero
Dancas sur loza ŝnur' kun umbreleto
Riskante falo ĉe la rekto, sur faden' iras tra
Hazard' ja scias ĉi ŝnurdancistino
Ke por artisto ĝis la fino
La ŝoŭ' daŭrendas ja...


Rim:
- Karlito = nomo en Brazilo (Carlitos) de la ĉefa rolo de Charlie Chaplin (originale The Tramp).
- Henfil = brazila karikaturisto kaj verkisto, kies frato Betinho estis ekzilita en 1971, pro agado kontraŭ diktaturo.
- Maria kaj Klarisa = virinaj nomoj
- "Ŝoŭ'" = neologismo bazita sur la angla vorto "show", signifanta "koncerton".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ebriulo kaj ŝnurdancistino

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!