Ebriulo kaj ŝnurdancistino

(Originala titolo: O bêbado e a equilibrista)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Versio: Wel

Finiĝis la tago sen signo celebra,
ĝis ebriul' kun vest' funebra
ŝajnis jam Ĉaplino!
La luno,
kvazaŭ mastrino de bordel’,
anksie prunteprenis brilon
de ĉiu frida stel’.
La nuboj
ne povis montri sin sen ŝvel’,
la sorbo de torturmakuloj,
kiom peze...
Meze
de ĉio, al ĉiel', freneze,
fi-gestis l' ebriul' laŭ l' rand'
de l' nokto de la land’,
mia land’...

Ni sonĝas ke
vere revenu la mil'
de ĝiaj filoj en ekzil’,
sufiĉu la senfesto.
Ploras
dolore l' ĝentila
patri’
pri ĉiuj Mariaj,
Klarisaj,
ploras pri ĉiuj ni.
Ĉu ni ne scias ke
doloro vundas,
kaj ke malgraŭe esper' fundas
en la koro.
Floro, sur ŝnur', espero lerte dancas,
kvazaŭ dancistin' ĝi avancas,
spit' al okaza fal'.
Fatal',
laŭ dancistin' ekvilibrista,
estas defio kunekzista,
ne dekreta final'.


Rim: Bildo de Lygia Salete Dornelles Rosa.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!