Simfonio

(Originala titolo: Certas coisas)
Verkis: Lulu Santos k Nelson Motta
Traduko: Jorge de Oliveira

Tute ne ekzistus son' se ne ekzistus la silento
Kaj ne ekzistus la aŭtun' se ne estus la vento
Memoro kaj forges', tago, nokto, ne kaj jes

Ĉiuj gorĝoj krias laŭte sed ne denuncas la malveron
Senpacienco kaj hastem' ne venkas la esperon
Rompiĝas mia kor' sed mi amas kun pasi'

Mi amas vian voĉon ĉar ĝi sonas kvazaŭ simfonio
Sed mi vivas for de vi,
Ni estas tim' kaj deziro, jes,
Faritaj el la sama ŝtof',
Mi estas bruo kaj vi melodi'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!