Kantu Brazilo

(Originala titolo: Canta Brasil)
Verkis: David Nasser k Alcyr Pires Vermelho
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Rimaro barbara veninta el noktoj de l’ pra-ĝangal’,
Nigruloj saŭdade plorintaj pri l’ fora libero,
Blankuloj kanzonpoezie kantintaj pri am’,
Estigis en voĉa sintez’ nian kanton de l’ tero.

Brazil’, viaj gloroj kaj blazonoj
Estas omaĝitaj jam
Miakante de kanzonoj
Vin laŭdegantaj pro am’.

Kaj pri ĉi belega firmament’,
Kies bluo bluas pli,
En brazila akvarelo
Norde-sude kantis mi.

Vian kanton nun Brazil’,
Aŭdos ni kun kortener’,
En preĝo kamparanina,
En l’ Amazona River’.

Ha, ĉi belega dolĉa mar’,
En majesta praarbar’,
Lando de esperoj mil.

Ĉiele, mare, tere,
Kantu Brazil’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!