Internlanda luno

(Originala titolo: Luar do sertão)
Verkis: Catulo da Paixão Cearense k João Pernambuco
Traduko: Sylla Chaves

Ne estas gefratar'
Pli bela lun' ol en kampar'

Ve rememoro pri la luno hejmolanda,
Arĝentanta la foliojn
Forvelkintajn sur la grund'.
La ĉi-tiea urba lun' estas senbrila,
Kaj mi ĉiam revas pri la
Internlanda flama lun'

Se el la verdo de l' arbar' aperas luno,
Ŝajnas ĝi arĝenta suno
Supre de arĝenta mar'.
Kanzonas luno, per korbat' en brusto nia,
Kaj muzik' sam-melodia
Disaŭdiĝas el gitar'.

Certe nenio en la mond' estas pli bela
Ol, dum nokto lune hela,
Koka trista kantoĝem'.
Eble l' animo de la lun', en iu loko
En la gorĝo de la koko,
Estas la kantanto mem.

Permesu Dio, ke, sur monto hejmolanda,
En tombeto tre malgranda,
Porĉiame dormu mi:
Mi ĉirkaŭprenos je eterne mian teron,
Kaj birdar' tutan vesperon
Ploros pro melankoli'.


Registrita de la kantisto Antônio João, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Kunkantas: Gracinha Rego, Therezinha Carvalho Pinto kaj Dulcydides de Oliveira Pinto
Gitarludas: Argemiro Spindola


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Sertana lunlumo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!