Ole' ola'

(Originala titolo: Olê olá)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Ne ploru, amikin'...
Laŭ ĉi gitar' el pin'
Vi kantos nun kun mi.
Feliĉ' en sia gaj'
Nin eble vidos kaj
Se al ĝi plaĉos sambo
Restos ĝi ĉe ni...

Preĝeja sonoril'
Kun ĝoj' tuj
Disanoncu, ke l'
Vespero infanas,
Knabetas la sambo,
Kaj de troa maljun'
Dolor' mortos nun ...
Ole', ole', ole', ola'

Jen sambo por ĉiuj...
Se vi ŝatas ĝin,
Eniru la rondon
Kaj dancu kun ĉarmo
Sed zorgu, ke larmo
Ne falu ĉe l' fin'...

Ne ploru amikin'...
Mi nun konsilas vin
Kaj plene pravas mi.
Bonvolu min pardoni
Sed en ver' kanzoni
Ĝojon povas doni
En ĉi viv' al ni...

Sonoru nun kun fort'
Gitar' kaj
Vekiĝu fratar'...
Ne parolu pri viv'.
Ne parolu pri mort'.
Ne lasu ŝin plori
En sia amar'...
Ole', ole', ole', ola'

Jen sambo por ĉiuj
Se vi ŝatas ĝin,
Eniru la rondon
Kaj dancu kun ĉarmo
Sed zorgu, ke larmo
Ne falu ĉe l' fin'...

Ne ploru amikin'...
Ĉar sentas la anim'
Ke l' sambo venos nun;
Kaj tiel rava estos,
Ke la temp' mem restos
Ĝin aŭdante longe
En kor-amindum'...

Ho! lun' atendu pli,
Por ke nun
La samb' alvenu ĉe nin.
La son' de l' gitar'
Jam malfortas en ĝi.
Sed al la voĉ' en mi
Ne venos nun fin'
Ole', ole', ole', ola'

Jen pleno de sambo...
Sed sambas neniu
Ne taŭgas la hor'.
Ne kantas plu iu.
Ĉar antaŭ ol sambo
Alvenis la sun'.
Atentas neniu
Sur voj' al labor'
Do al vi, amikino
Nun venu la plor'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!