Kaj nune, Jozef'?

(Originala titolo: E agora, José?)
Verkis: Paulo Diniz k Carlos Drummond de Andrade
Traduko: Sylla Chaves

Kaj nune, Jozef'?
La festo finiĝis,
La lum' estingiĝis,
Popol' malaperis,
Vespero frostiĝis,
Kaj nune, Jozef'?
Kaj nune, vi mem?
Vi mem, sennomulo,
Vi mem, mokemulo,
Vi, versofaranto,
Amanto, plendanto?
Kaj nune, Jozef'?
Jen vi, sen edzino,
Jen vi, sen dorloto,
Kaj sen parolado,
Jam ne povas plu drinki,
Jam ne povas plu fumi,
Eĉ sputi ne povas,
Jam frostas la nokt'
La tago ne venis,
La tramo ne venis,
Ne venis la rido,
Nek la utopio,
Sed venis la fin'
Kaj ĉio forfuĝis,
Kaj ĉio ŝimiĝis,
Kaj nune, Jozef'?
Via milda parolo,
Viaj febraj momentoj,
Manĝegemo kaj fasto,
Via biblioteko,
Via ora verkemo,
Via vitra vestaĵo,
Via malkohereco
Kaj malamo - kaj nun?
Vi ŝlosilon kunportas
Por malfermi la pordon
Sed ne plu estas pordo;
En la mar' volas morti,
Sed sekiĝis la mar';
Volas iri al Minas
Se ne plu estas Minas!
Jozefo, kaj nun?
Se vi povus krii,
Se vi povus ĝemi,
Se vi povus ludi
La vienan valson,
Se vi povus dormi,
Se vi povus laci,
Se vi povus morti...
Tamen vi ne mortas,
Vi rezistas, Jozef'!
Sola en mallumo,
Kiel best' sovaĝa,
Sen teogonio,
Kaj sen muro nuda,
Por apogi vin,
Sen ĉevalo nigra
Por fuĝad' galopa,
Vi marŝas, Jozef'!
Sed, Jozefo, kien?



Rim:
Minas = Mallongigo por Minas Gerais, brazila ŝtato kie naskiĝis la poeto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!