Sertana lunlumo

(Originala titolo: Luar do sertão)
Verkis: Catulo da Paixão Cearense k João Pernambuco
Traduko: Saulo Wanderley

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Ho, mi sopiras la lunlumon mialandan
sur la monto blankiĝantan la foliojn terebene;
tiu lunlumo de la urb’ estas malbrila
kaj ne havas la saŭdadon de ĉi mia belsertan´

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Kiam la luno sin leviĝas sur arbaro,
ŝajnas ĝi arĝenta sun’ arĝentiganta la solecon.
Do oni prenas la gitaron kaj elmontras
ke la kanto ja plenlunas en la sino de la kor’.

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Se Dio aŭdus min karite kaj per amo
kontentigus ĉi deziron, idealon de la koro:
ke l’ morto ja deprene surprizigu min
kaj mortu mi sublune noktobele en mia sertan’.

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Internlanda luno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!