Alia mondo

Verkis: Markone Froes

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj

Mi scias ke jam mi marŝas ĉi tie
Antaŭ longa tempo
Iom da tempo pasis
Mi jam nek memoras plu
Kaj preskaŭ ĉiam en la fino
Mi perdiĝis en la kurboj
Historioj misdiritaj
Eraroj kiuj sekviĝis
Kaj estis ĉiam

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj

Nun mi povas kompreni
Kiom estos por lerni
Ĉi tiu mond' estas lernejo
Kiel tiom aliaj estis
Kaj iom da tempo pasis
Por ke mi povu kompreni
Ke oni iras antaŭen
Estante ĉiam vide al vide

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor’!, de bando Merlin. BEL, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).






Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!