Ek al la batalo!

(Originala titolo: Pra não dizer que não falei das flores)
Verkis: Geraldo Vandré
Traduko: Jorge de Oliveira

Homamaso premata de granda malsat'
Man-en-mane marŝadas laŭlonge de strat'
Kunportante deziron pri pac' kaj liber'
Kaj rajtoj egalaj por ĉiuj sur ter'

Refreno:

Ek al la batalo! Ne atendu ĝis la fin'
Ekkaptu la okazon, ĉar la sort' favoras nin

La popolo kuniĝas, aŭdiĝas kanzon'
Ja ne gravas la raso, ne gravas la mon'
La homplenaj urbegoj, la dista kampar'
Kantas kune la kanton de l' tuta homar'

Refreno

La soldatoj jam venas kaj parolos tuj
Pri defendo de l' leĝoj kaj am' al patruj'
Sed ja estas skribite en nia destin'
Ke nek pafoj nek batoj silentigos nin

Refreno

Niaj iloj ne estas fusil' kaj kanon'
Ni batalas per vero, labor' kaj sindon'
Kontraŭ ĉia sklaveco, teroro kaj pun'
Unu tagon por ĉiuj ekbrilos la sun'

Refreno


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Marŝante
Por ne diri ke mi ne parolis pri floroj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!