Marŝante

(Originala titolo: Pra não dizer que não falei das flores)
Verkis: Geraldo Vandré
Traduko: Afonso Camboim

Ni marŝante, kantante, sekvante kanzonon
estas egalaj ĉiuj, brakumataj aŭ ne;
en lernejoj, sur stratoj, kampoj, konstruaĵ’,
ni marŝante, kantante, sekvante kanzonon.

Sur kamparoj malsat' estas ĉe vastsemej’,
sur la strat’ marŝas nedecidema gentar'
kiuj faras fortegan refrenon per flor’;
kanon’ ŝajnas al ili venkebla per flor’.

Venu vi, ni iru, ĉar atend' ne estas saĝ'
Scianto agas tuje, ne atendas okazaĵon

Soldat’ estas armataj, amataj aŭ ne,
preskaŭ ĉiuj venkitaj kun armil’ en man’.
estroj al ili donas lecionojn nur pri
propatrujan mortec’ por senkiala viv’.

En lernejoj, sur stratoj kampoj, konstruaĵ,
jen ni estas soldatoj, armataj aŭ ne.
Ni marŝante, kantante, sekvante kanzonon,
estas egalaj ĉiuj, brakumataj aŭ ne.

Amoj estas antaŭe kaj floroj sur plank’,
la certec’ en la mens’, histori’ en la man’.
Ni marŝante, kantante, sekvante kanzonon
instruante, lernante la novan lecionon.


Rim: Registrita en la albumo Eltransformiĝo, de Afonso Camboim: memeldona, 1982.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ek al la batalo!
Por ne diri ke mi ne parolis pri floroj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!