Petro pesisto

(Originala titolo: Pedro Pedreiro)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Querino Neto

Petro pesisto pensisto – vagon' en alven'
Atendos trajne verŝajne ankaŭ la maten'
Por la ben' de entrepren' de peno sen posten'
Petro pesisto iĝas tropensanto
Dum li pensadas tempo pasas
Malantaŭ plu restadas amas'

Atendant', atendant', atendant'
Atendant' al sun'
Atendant' al trejn'
Atendant' al pago
De pasinta tago
Ĝis la nov-kunven'

Petro pesisto pensisto – vagon' en alven'
Atendos trajne verŝajne ankaŭ la maten'
Por la ben' de entrepren' de peno sen posten'
Petr' en persist', atendu karnaval'
Al la bonŝanco de bileto en lotumkanal'
Sen forges'

Atendant', atendant', atendant'
Atendant' al sun'
Atendant' al trejn'
Atendant' al pago
Ĝis la nov-kunven'
Atendant' al festo
Atendant' al sorto
La edzin' de Petro
Ŝi atendas bebon
Por la sam': atend'

Petro pesisto pensisto – vagon' en alven'
Atendos trajne verŝajne ankaŭ la maten'
Por la ben' de entrepren' de peno sen posten'
Petro pesisto – atendant' al morto
Prete atendas horon por reventransporto

Petro ne scias, tamen sen respondo
Daŭre li atendas al pli bona mondo
Pli granda ol la mar'
Ĉu rev' estas bar'
Por la
... la priatento pri atendi kaj
Petro persista revenant' per trajn'
Pesisto Petro, povra sen plu gajn'
Kio ajn

Atendant', atendant', atendant'
Atendant' al sun'
Atendant' al trejn'
Atendant' al pago por la nov-kunven'
Atendant' al bebo por la sam': atend'
Atendant' al fest'
Atendant' al sort'
Atendant' al mort'
Atendant' al fort'
Atendant' al tago por ne plu da ĝen'
Atendant' al fin', kun feliĉ' aŭ sen
Pri l' atend' infinita, aflikta, benita
De l' trajna eben'

Petro pesisto pensisto atendanto
Petro pesisto pensisto atendanto
Petro pesisto pensisto atendant' al ben'
En alven', en alven', en alven', en alven', en alven', en alven'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!