Feliĉa tempo

(Originala titolo: Tempo feliz)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Versio: Wel

Feliĉa tempo jam pasinta for
Temp' kiu estas viva rememor'
Multaj kanzonoj kun fajn' kaj valor'
Kiom da pac' kunvivis en la kor'

Belegaj sonoj iris tra l' aer'
Ĝoj' igis vivi kun fier'
Ha mia am' kiom tristas al mi
Vidi l' tagon aŭrori sur la ter'
Sen eĉ do-re-mi

Tamen nu
Jen la viv'
Estas flu'
Kaj reflu'

Do tiu temp' iam venos kaj mi
Jam ne volos eĉ pensi pri la fest'
Kia sensaci'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!