Balado de la frenezulo

(Originala titolo: Balada do louco)
Verkis: Rita Lee k Arnaldo Baptista
Traduko: Vitor Mendes

Vokas min freneza, vi pro mia viv'
Ke mi tre frenezas, en mia feliĉ'
Sed estas via voj’
Plena de malĝoj’ ja de malĝoj'
Mi ĵuras ke bonas pli
Ne esti normala tro
Se povas mi pensi: Mi estas Di’

Ili estas belaj, mi Alain Delon
Ili estas famaj, mi Napoleon’
Sed jen ilia voj’
Plena de malĝoj’ ja de malĝoj'
Mi ĵuras ke bonas pli
Ne esti normala tro
Se povas mi pensi: Mi estas Di'

Ili havas aŭtojn, alte flugas mi
Ili preĝas multe, jen mi en ĉiel’
Sed jen ilia voj’
plena de malĝoj’ ja de malĝoj’
Mi ĵuras ke bonas pli
Ne esti normala tro
Se povas mi pensi: Mi estas Di’

Jes mi tre frenezas, sen kuracesper'
Sed ne estas nur mi, kun la paca sent’
Sed jen ilia voj’
plena de malĝoj’, ja de malĝoj'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Balado de la frenezul'

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!