Balado de la frenezulo

(Originala titolo: Balada do louco)
Verkis: Rita Lee k Arnaldo Baptista
Versio: Vitor Mendes

Foje oni diras ke mi freneziĝas
Ĉar mi tiel pensas kaj feliĉe vivas
Riproĉas frenezul'
Ja malfeliĉul' malfeliĉul'

Ĉu ili belegas? Mi, Alandelon'
Ĉu ili famegas? Mi, Napoleon'
Riproĉas frenezul'
Ja malfeliĉul' malfeliĉul'

Mi ĵuras, estas pli bone
Ne esti normala tro
Se povas mi pensi: mi estas Di'

Ili havas aŭtojn, al mi eblas flug'
Ili preĝas multe, jen mi en ĉiel'
Riproĉas frenezul'
Ja malfeliĉul', malfeliĉul'.

Mi ja freneziĝas sen sanoesper'
Tiel ne la sola en paco sur ter'
Riproĉas frenezul’
Ja malfeliĉul', mi feliĉul'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!