Turniĝo

(Originala titolo: Roda Viva)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jorge de Oliveira

Kelkfoje fariĝas konfuzo
Nin kaptas delir’, halucin’
Ĉu ni superruzis la vivon
Aŭ vere la viv’ trompis nin?
Ni volas ekstiri la ĉaron
Decidi pri nia destin’
Sed venas subite la vivo
Kaj turnas la rajdojn sur nin

Rekantaĵo:
Turniĝas mondo, turniĝas kap’,
Turniĝas turbo, turniĝas for
La tempo turniĝas momente
Ĉe la vojturniĝoj de l’ kor’

Ni trinkas la ŝaŭmon de l’ maro
Ni naĝas en glaso da vin’
Ni ne supersonas la venton;
Kontraŭe, ĝi surdigas nin
Ni volas bukedon da rozoj
Donaci al bela virin’
Sed venas subite la vivo
Kaj sovaĝe surtretas ĝin

Rekantaĵo

Enbruste la kri’ sufokiĝas,
Sub jugo kurbiĝas la spin’
Ni apenaŭ povas elteni
Kun nia esper’ sur la sin’
Ni provas regajni kuraĝon,
Puŝate de la korinklin’
Sed venas subite la vivo
Kaj tuj senkuraĝigas nin

Rekantaĵo

En la porinfanaj fabeloj
De Ruĝa Ĉapel’, Cindrulin’,
Malbono minacas ekregi
Sed venkas la bon’ en la fin’
Kiam mi turniĝas en princon,
Kisite de ĉarma knabin’,
Tuj venas la drako de vivo
Kaj kruele mortigas min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!