Estis nur unu foj'

(Originala titolo: Solamente una vez)
Verkis: Agustín Lara
Traduko: Vitor Mendes

Estis nur unu foj'
La amo mia
Estis nur unu foj'
Neniam plu
Unu fojon en mia ĝardeno
Jen brilis l' espero
La esper' lumiganta la vojon
De mia solec'
Unu fojon ne plu
L' anim' sin donas
Kun la milda kaj tuta
Rezigna flam'
Kaj kiam ĉi tiu miraklo
Alportas amĝojon
Sonoriloj de festo
Jen kantas en koro pro am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Tiu estas unu el la plej belaj kaj kortuŝaj boleroj ke mi kantadis dum mia junuleco! Dankon pro rememorigi min!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!