Frevo de Orfeo

(Originala titolo: Frevo de Orfeu)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, ni kantu sub la sun'
Ho, ĉar bando pasos nun
Ho, la klariono anoncadas
Pri la veno de karnaval'
Per sia sono de metal'
Inter koloroj mil
Verda mar', flora lil'
Ho, mia Dio, kiel bela
Senkompare
Estas vi, Brazil'


Rim: Tiu ĉi komponaĵo apartenas al la teatraĵo Orfeu da Conceição, verkita de Vinicius de Moraes en 1954, surbaze de la greka mito Orfeo kaj Eŭridico. En 1959, surbaze de la teatraĵo, estis lanĉita la itala-franca-brazila filmo Orfeu Negro, kiu ricevis la premiojn Palma de Ouro, Oscar kaj Globo de Ouro.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. En nia lando estis dulingve - portugale k slovake - eldonita libro pri Brazilo (https://www.martinus.sk/401749-brasil-brazilia/kniha). Mi tre ŝatas foliumi ĝin...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!