Sub la sama sun'

(Originala titolo: Under the same sun)
Verkis: Klaus Meine k Mark Hudson k Scott Geffery Fairbairn
Traduko: Ana Paula Pose

Mi vidis la matenon
Detruita per pafil’
Mi aŭdis krion, li falis tien, neniu ploris
Mi vidis patrinon
Ŝi preĝis por sia fil’
Revenigu lin, lasu lin vivi, ne lasu lin morti

Vi ĉiam demandis vin
Ĉu estas paradiz’ en la ĉiel’
Kial ni ne povas iri tien?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Mi vidis la vesperon
Velkigi ombrojn iom post iom
Ni vidis ŝafidon kuŝiĝante al la ofero
Mi vidis la infanojn
La infanojn de la sun’
Kiel ili ploris, kiel ili sangis, kiel ili mortis

Vi ĉiam demandis vin
Ĉu estas paradiz’ en la ĉiel’
Kial ni ne ĉesas batali?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Kelkfoje mi pensas ke mi frenezas
Ni perdas ĉion kion ni havas kaj neniu ŝajnas zorgi
Sed en mia kor’ tio ne ŝanĝiĝas
Ni pretigu nin alporti iom da am’ al nia mond’.

Kaj tio vere gravas
Se paradizo ekzistas supre
Ni certe uzus iom da am’

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama ĉiel’
Ni ĉiuj vidas la samajn stelojn
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Ni ĉiuj vivas sub la sama ĉiel’
Ni ĉiuj vidas la samajn stelojn
Do kial, diru kial ni ne vivas kune?



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Kungitarludas: Paŭlo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Veras la kanto. Sed se ni ofte ne kapablas teni pacon kaj amon en niaj familioj, kiel ni tion volas atingi tutmonde? Se ĉiuj homoj pretus alporti la amon al la mondo, eble ni sukcesus...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!