En nia lando

(Originala titolo: Em nosso país)
Verkis: Francisco Braga
Traduko: J. B. de Mello e Souza

Kiel dolĉege kantas birdetoj
sur la branĉetoj, en la arbar'!
Gaje saltante, ĉiam en festo,
apud la nesto flugas nun par'.

Kiom da steloj nokton heligas
kaj nin ensorĉas ĝis la maten'!
Sun' ekaperas... Glore ĝi brilas.
Kampoj similas vasta ĝarden'.

Tra la verdaĵo, inter folioj,
la papilioj ludas kun ĝoj'.
Venas rivero. Ĝi de l' montaro
al blua maro estas la voj'.

Kiom da ĉarmoj, kiom da floroj
kaj am' en koroj, ĉi tie nur!
Vi estas ĉiam, kara patrujo,
la juvelujo de la natur'.


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989. Bedaŭrinde, oni trovis nenie la melodion.


Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!