La barko

(Originala titolo: La barca)
Verkis: Roberto Cantoral
Traduko: Vitor Mendes

Prodistanca forgeso estas mito
Ne gravas tempo se vi estos for
Ke ja daŭre mi estos arestito
De la kapricoj de ĉi via kor'

Klarigis ame vi miajn penserojn
De vi venis la ver' pri mia sin'
Kaj vi forigis ĉiujn la suferojn
Dum en l' unua nokt' mi kisis vin

Nun jen la plaĝo mia en amaroj
Via barko nun estas ĉe l' forir'
Ĉe la kroz' en frenezo tra la maroj
Zorgu ke vi ne sinku pro dezir'

Kiam estos sunlum' malfortiĝanta
Kaj vi tiam laciĝos de l' vojaĝ'
Pensu ĉu estos mi vin atendanta
Kiam revenos vi al mia plaĝ'.


Rim (N.T.): La detalo de tiu "ĉu" en la antaŭlasta verso portas gravan kaj moralan ŝanĝon al la teksto...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Piratŝipo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!