Piratŝipo

(Originala titolo: A barca)
Verkis: Roberto Cantoral
Portugallingva traduko: Nely Pinto (el La barca)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Oni emas diri ke l' foresto
Efike kontribuas al forges'
Sed mia kor' ja estas la atesto
Pri la danĝer' de l' manko de kares'

Ĝi batas maltrankvile ekde kiam
Vi min neatendite ĵetis for
Vi scias, ke mi amos vin por ĉiam
Sen ia ajn venĝemo nek rankor'

Vi fornavigis kvazaŭ piratŝipo
En freneza serĉ' al aventur'
Sed mi ankoraŭ ĝemas sub la vipo
De la memor' de l' voĉo de velur'

Kiu vekis min ĉiumatene
Kaj tiel dolĉe ridis apud mi
Domaĝe mi malkovras nun ĉagrene
Ke ĉio tio estis iluzi'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La barko

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!