La feliĉo

(Originala titolo: A felicidade)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Sylla Chaves

Por trist’ ne estas ĉes’,
sed por feliĉo jes.

La feliĉo estas kiel roso
en fruo de maten’ sur bela flor’:
ĝi milde brilas,
kaj poste ĝi oscilas
kaj, kiel ama larmo, falas for.

Por la malriĉulo feliĉo similas
al la karnavala iluzio.
Li peze laboras dum tuta la jaro
por kelkaj horoj da sonĝo
en kostum’ de fantazio
- pirato, reĝo aŭ ĝardenistino –
ĝis la merkredmatena sonĝofino.

Por trist’ ne estas ĉes’,
sed por feliĉo jes.

La feliĉo estas kiel plumo
portata tra l’ aer’ de ventoblov’:
malpeze drivas,
sed tre mallonge vivas
dum estas vent’ en sia plaĉa mov’.

Por mi la feliĉo estas l’ okulparo
sonĝanta de mia amatino,
ne gravas la nokto, en klar’ aŭ malklaro,
ŝi belas ĝis noktofino...
Lasu ŝin en sia dorm’
ĝis ŝi vekiĝos gaje ĉe tagiĝo
vekite de la kisoj de aŭror’...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!