Kun vi en la distanco

(Originala titolo: Contigo en la distancia)
Verkis: Cesar Portillo de la Luz
Traduko: Vitor Mendes

Ne estas momento dum vivo
Kiam mi ne memoras pri vi
La mondo ja ŝajnas tre stranga
Se vi ne estas ĉe mi

La kanto melodia
Nur venas se pro vi
Kaj ĝin mi nur aŭskultas
Se ĝin aŭskultas vi
Ĉar jen ke vi fariĝis
Animo-parto mia
Nenio min konsolas
Ĉe la foresto via
Sed trans ĉi viaj lipoj
Trans sun' kaj trans la steloj
Kun vi en la distanco
Amata mia
Jen mi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!