Fantazio

(Originala titolo: Fantasia)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Kaj se ni subite
Ne plu sentus doloron
Kaj ŝajnigitan
Kaj sentitan
Se ni subite
Distriĝus dum nur horo
El fero de l' turmento
Je l' son' de lulkantar'
Do mi invitus vin al tio:
Iu fantazio
De mia gitar'

Kantu, kantu la esperon
Kantu, kantu festan agon
Kantu plu
Agitante l' nokton
Rivelante l' tagon
Nokton, tagon, nokton, tagon,

Kantu kanton de la homo
Kantu kanton de la vivo
Kantu plu
Grasumante grundon
Findrinkante l' vinon
Kantu, kantu, kantu, kantu,

Kantu kanton de la ĝuo
Kantu kanton de la graco
Kantu plu
Preparante l' farbon
Ornamante l' placon
Kantu, kantu, kantu, kantu

Kantu kanton de la gloro
Kantu la muzikimagon
Kantu plu
Agitante l' nokton
Rivelante l' tagon
Nokton, tagon, nokton, tagon...

Kantu, kantu!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!