Amvolontularo

(Originala titolo: Mutirão de amor)
Verkis: Jorge Aragão k Sombrinha k Zeca Pagodinho
Traduko: Cícero Soares

Ĉiu el ni devas montri sin kun fort'
Kaj eĉ batali por la tuta hom-komfort'
El la menso mavan penson meti for
Respekti al si mem
Konkordo por memkon'
Jen mia nun propon'
Por amvolontular'

Por ke la baroj inter homoj tuj disfalu, estu fin'
Radika fin' de la malic'
Al Bono venos do la vic'
Jen la bezon' por nia tutfeliĉ'

Kantad' ĉiam, kiam konvenas
Maliculojn malkoni
Sed la pekojn pardoni
Kompren' ke ne ĉio perdiĝas
Teni sin respektata
Por fariĝi amata


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!