Favelo

(Originala titolo: O morro não tem vez -aŭ- Favela)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Favelo havas ne
La ŝancon de
Elstari pli
Sed vi eksciu, ke
Kiam oni ilin aŭdos
Ĉiuj al kanto donos sin

La favelo paspetas
Arton ĝi havas tre
Vi malfermu la vojon
Sonos la ŝekere'!

Jen unu, du kaj tri,
Jen cent kaj mil
En batukad'
Ĝi ne elstaras pli,
Sed se oni ilin aŭdos
Ĉiuj sin donos al dancad'


Rim: Ŝekereo (portugallingve Xequerê, jorube Ṣẹ̀kẹ̀rẹ̀), ankaŭ konata kiel abeo aŭ agbeo, estas perkutinstrumento kreita en Afriko kaj tre uzata en brazila muziko (laŭ Vortaro Roko kaj Popo) (vidu foton).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!