Fek al farendaĵoj

Verkis: Émerson dos Santos

Mi devas verki muzikon
Sed nepre antaŭ novjar'
Mi longan tempon prokrastis
Sed decembro alvenis jam
Mi uzu miajn talentojn
Mi zorgu pri ĉiu rim'
Sed tre rapide ĉar estas tempa lim'

Ĉar estas sklavoj ni
De la limdatoj nun
Liber' ne estas
Restas ĉiuj ni en kaĝ'
Ja estas sklavoj ni
De ene venas kri':
Fek al ĉiu farendaĵ'!

Mi devas fari raporton
Pri okazinta kongres'
Ĉi foje mi ne prokrastu
Aŭ mi aŭdos plendojn sen ĉes'
Malfermas mi komputilon
Subite vokas min son'
De tujmesaĝoj en la poŝtelefon'

Sed estas sklavoj ni…

Mi verkis jam la muzikon
Farita estas raport'
Promenis mi kun la hundoj
Tradukitas jam ĉiu vort'
Apenaŭ mi povas kredi
Ke post la tuta semajn'
Ne estas devo por fari ion ajn

Ne estas sklavo mi
De la limdatoj nun
Mi liberiĝis
Mi ne vivas plu en kaĝ'
Jam ne plu sklavas mi
Do ne kreiĝas kri'
Ĝis la sekva farendaĵ'

Ĉar ĉiam sklavos ni
De iu fina dat'
Liber' ne estos
Ĉiam restos ni en kaĝ'
Por ĉiam sklavoj ni
De ene venas kri':
Fek al ĉiu farendaĵ'!



Kantas kaj violonludas: Émerson dos Santos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!