Jorge Aragão

Jorge Aragão da Cruz (Rio-de-Ĵaneiro, 1ª de marto 1949) estas brazila kantisto, sambisto kaj komponisto.

Li verkis kune kun artistoj kiel Jotabê kaj Almir Guineto, kaj liaj muzikaĵoj estis registritaj de preskaŭ ĉiuj la plej gravaj interpretistoj de sambo, kiel Beth Carvalho, Alcione, Zeca Pagodinho, Martinho da Vila, Elza Soares, Emílio Santiago, Leci Brandão kaj aliaj.

Li estas komponisto de la kanto Globeleza (vinjeto de Televidstacio Globo), kaj lia komponaĵo Coisinha do pai estis uzata por veki la roboton Mars Pathfinder en Marso. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!