Malgraŭ via ĉeest'

(Originala titolo: Apesar de você)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Vitor Mendes

Nun estas vi l’ ordonanto
Vi diras, mi jesas
Ne estas diskut’, ne
Jen nun silentas ĝojkanto
L' okulojn karesas
La larmoj en ŝut'. Ve...
De vi venis tiu ĉi stato
Venis tiu malsaĝo,
Mallumega fon’
De vi venis tiu malŝato
Venis ĉi malbona paĝo,
Ne pardon'

Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Tiam do tie ĉi
Kie kaŝiĝos vi
De ĉi tiu ĝojflago
Eblos tuta permes’
Por la koko, sen ĉes’,
La kriad’
Ne plu estos la sam’
Sed ja estos la am’
En parad'

Kiam tutregos la vero
Ju pli ĉi-sufero
Des pli via pago-sumo
Ĉiu ĉi-am’ sufokita
Ĉi-krio barita
Ĉi-samb’ en mallumo
Fi-vi de l’ malĝojo kreanto
Estu vi foriganto
De tiu malglat'
Fi-vi estu tute paginta
Pro la larmo ruliĝinta
De ĉi plora stat'

Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Nova ĝojo-alven’
Floriĝinta ĝarden’
Kontraŭ via fiago
Estos ĝena por vi
Sun-leviĝo por ni
Sen la permeso via
Kaj mi ridos ĝisoste
Ĉar ne plu estos poste
Ĉi-malĝojo nia

Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Jen ke do tuŝos vin
De l' sufero la fin'
Poezioreago
Klara estos ĉiel’
Ĉe la eksunohel’
Kaj al vi estos honto
Kiel dampos do vi
La kantadon de ni
Ĉe via fronto

Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Kaj vi bedaŭros do
Ktp, ktp
La la la la laja la


KURIOZAĴO: En 1970, Chico Buarque estis ege malkontenta pro la situacio en Brazilo. Do, li verkis tiun ĉi kanton, en kiu la kritiko al la tiama registaro estis masko-vestita je disputo inter amindumantoj. Chico supozis, ke la tiama oficiala cenzuro malpermesus la kanton, sed surprize ĝi estis aprobita.
La albumo enhavanta ĝin rapide vendiĝis je cent mil kopioj kaj ĉiuj radistacioj senĉese disaŭdigis la furoraĵon. Eĉ la kantistino Clara Nunes reregistris la kanton, pensante, ke ĝi temis pri amindumantoj.
Unu jaron poste, la registaro komprenis la kaŝitan mesaĝon kaj malpermesis la albumon. Oficistoj invadis la diskeldonejo kaj rompis ĉiujn restantajn kopiojn. La aprobinta cenzuristo estis punita.
Vokita doni ateston antaŭ polica instanco, oni demandis al Buarque tion, kiu estis "vi" en la kanto. "Temas pri virino tre ordonema, fiaŭtoritata", li respondis.
Feliĉe, oni ne detruis la matricon, kaj tiel eblis relanĉi la originalan registraĵon en 1978.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!